Читаем Step by Step in Esperanto полностью

Enigmoj. Kiuj literoj venas post A.B.C.? (La ceteraj). Kiun lecionon (lesson) vi plej amas? (La lastan). —Kiun floron preferas komercisto? (Lavendon (la vendon), kompreneble!). —Kial infano ne timas, kiam ĝi komencas marŝi sola? (Ĉar ĝi havas la kur-aĝon).

517. “Ĉu la demando estis malfacila?” “Ne la demando, sed la respondo.”

“Mi povas aŭdi ĉiujn radio-staciojn.” “Ankaŭ ni—se ni malfermas la fenestron.”

Onklino: “Kiam mi havis vian aĝon, mi neniam mensogis.” Neveto: “Kiam do vi komencis?”

“Jen donaco por viaj infanoj.” “Sed mi neniam havis infanojn.” “Por viaj nepoj, do.”

“Sed kion ŝi diris al vi?” “Pardonu: mi ne volas in-citi!” (inciti, to aggravate, tease).

“Ĉu la kaŭzo iam sekvas la rezulton?” “Jes, kiam la kuracisto sekvas la ĉerkon (coffin) de la paciento.”

518. Inter junaj geedzoj. Ŝi: “En la recepta libro estas multaj eraroj.” Li: “Jes, mi ofte gustumis (tasted) ilin.”

Aŭtoro: “Kio estas via kritiko pri Ia fino de mia romano (novel)?” Redaktisto: “Ĝi estas tro malproksima de la komenco.”

Kio estas la diferenco inter la filino de Faraono (Pharaoh) kaj laktovendisto?—El akvo unu ricevis profeton, la alia ricevas profiton.

Ekster la teatro. Ŝi: “Mi timas, ke vi devis atendi por mi. Kiam vi efektive alvenis?” Li: “Mi forgesas ia precizan daton.”

La kelnero: “Ĉu vi deziras manĝi por 1/6 (unu kaj ses) aŭ por 2/6?” La kliento: “Kio estas la diferenco?” “Unu ŝilingo.”

519. Gasto: “Mi foruzis la dentpulvoron en la banĉambro, ĉar mi ne povis trovi mian.” Mastrino: “Sed estis nenia dentpulvoro tie. Tio estis la avino, kiun oni kremaciis antaŭ dek jaroj.”

Amika helpo: Sur strato unu viro renkontis alian, kaj petis: “Bonvole direktu min al butiko, kie oni povas manĝi por unu ŝilingo.” “Rigardu! Jen restoracio bona kaj malkara.” “Mi vin dankas. Kaj nun, ĉu vi povas montri al mi, kie trovi ŝilingon?”

Kuriozabilardo. Sur la fenestro de restoracio estis afiŝo (poster, ’’ placard): KAFO KAJ BILARDO. Patro kaj filo el apuda vilaĝo legis la afiŝon. Oni demandis al ili “Kion vi deziras?” La filo respondis “Mi deziras kafon sen sukero.” La patro diris “Kaj mi, bilardon kun sukero.”

520. Kiuj loĝas en Francujo? Ĉu glacio (ice) estas varma? Ĉu la Angla lingvo estas facila? Ĉu la modernaj dancoj estas belaj? Al kiu nacio vi apartenas? Ĉu vi preferas biciklon aŭ aŭton? Se mi donas ion al vi, kiu estas la ricevanto? la donanto? Kiu lingvo estas facila por la Francoj? Via malbona prononco agacas miajn nervojn.

«Ci», Thou

521. En poemoj oni ofte legas la vorton ci, kaj de tempo al tempo oni ĝin uzas en intima konversacio. Tamen en la ordinara vivo, eĉ en preĝo, oni pli ofte uzas vi. La uzo aŭ neuzo de ci estas afero de stilo kaj gusto. Mi cin amas. Donu al mi cian maneton. Kial ci ploras? Kial vi cias min?

The Adverb-Ending «-e»

522. Words that add to the meaning of verbs (answering the questions Where? When? How much? How?) are “Adverbs” (of place, time, degree, manner). Many English adverbs end with -ly (524).[59]

In Esperanto some adverbs are “primary words” (=complete in themselves). E.g., for, iom, nun, nur, tiam, tiel, tre, tro. But any Esperanto root may be made into an adverb by adding -E. We have already seen examples in the words bedaŭrinde, denove, eble, efektive, egale, kompreneble, multe, ofte, parte, subite, tute, vere.

523. Li parolis rapide, sed klare, quickly but clearly. Respondu ĝuste, Answer correctly. Mi restas ame (fidele, kore, sincere) via (lovingly, faithfully, heartily, sincerely) yours. Evidente jes, Evidently it is so. Certe ne, Certainly not.

524. (a) Agrabl-(diskret- ideal- inteligent- kruel- kviet- nobl- perfekt- preciz- publik- sekret- seren- sol- strang‑)e.

(b) Angri-(blind- happi- heavi- hoarse- impertinent- mad- modest- part- polite- proud- right- simpl- soft- sweet‑)ly.

(c) Abomen- (di- entuziasm- envi- erar- esper- glor- help- idiot- insist- interes- intim- kares- komfort- lert- logik- majest- metod- mok- pac- praktik- respekt-san-util-zorg‑)e.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Структура и смысл: Теория литературы для всех
Структура и смысл: Теория литературы для всех

Игорь Николаевич Сухих (р. 1952) – доктор филологических наук, профессор Санкт-Петербургского университета, писатель, критик. Автор более 500 научных работ по истории русской литературы XIX–XX веков, в том числе монографий «Проблемы поэтики Чехова» (1987, 2007), «Сергей Довлатов: Время, место, судьба» (1996, 2006, 2010), «Книги ХХ века. Русский канон» (2001), «Проза советского века: три судьбы. Бабель. Булгаков. Зощенко» (2012), «Русский канон. Книги ХХ века» (2012), «От… и до…: Этюды о русской словесности» (2015) и др., а также полюбившихся школьникам и учителям учебников по литературе. Книга «Структура и смысл: Теория литературы для всех» стала результатом исследовательского и преподавательского опыта И. Н. Сухих. Ее можно поставить в один ряд с учебными пособиями по введению в литературоведение, но она имеет по крайней мере три существенных отличия. Во-первых, эту книгу интересно читать, а не только учиться по ней; во-вторых, в ней успешно сочетаются теория и практика: в разделе «Иллюстрации» помещены статьи, посвященные частным вопросам литературоведения; а в-третьих, при всей академичности изложения книга адресована самому широкому кругу читателей.В формате pdf А4 сохранен издательский макет, включая именной указатель и предметно-именной указатель.

Игорь Николаевич Сухих

Языкознание, иностранные языки