Читаем Step by Step in Esperanto полностью

Pastro anoncis, ke la proksiman dimanĉon li predikos pri “Mensoguloj”; kaj petis, ke intertempe la aŭdontoj tralegu la dek-sepan ĉapitron de Marko. En la posta dimanĉo li petis, ke la legintoj levu la manon. Tuj leviĝis dudek manoj. “Vi estas ĝuste la personoj, kiujn mi deziras alparoli” li diris. “Ne ekzistas dek-sepa ĉapitro de Marko.”

1079. Omnibusa konduktoro kalkulis la starantojn kaj diris “Tro multaj! Iu devas eliri.” Neniu moviĝis. Li petis denove, sed vane. Do li foriris por serĉi policanon. Dume nova pasaĝero suriris la ’buson. Tiam venis la policano, kiu ordonis “La lasta enirinto devas eliri”. Do la novulo eliris. La pasaĝeroj ridis. La konduktoro koleris: “Ĉesu ridi, alie la buso ne ekiros.” Tamen oni ankoraŭ ridadis. Venis inspektisto, kiu decidis, ke la konduktoro ŝanĝu lokon kun la konduktoro de alia buso. La nova konduktoro rimarkis la elirinton starantan apude, kaj ordonis, ke li envenu. La buso ekiris. Sed la pasaĝeroj ankoraŭ ridis.

1080.

Laŭdadu sciencistojn kaj eltrovintojn vi,Aŭ famajn vojaĝistojn, kaj multajn tiajn ĉi:Sed inter geniuloj plej inda je honor’Estas nia kara Majstro, nia Zamenhof, doktor’!

«-onta», «‑anta», «‑inta»

1081. These endings = (which will be (is, was) doing the action spoken of (English -ing, ‑ant, ‑ent), and state whether that action is future, present, or past. They make adjectives.


amonta:about-to-love—which is going to love, which will be loving (in the future).

amanta:loving = which is loving now (in the present).

aminta:having-loved—which has loved, did love, was loving (in the past).

amONTA = kiu amOS

amANTA = kiu amAS

amINTA = kiu amIS

1082.

mi estas legOnto = mi estas legOnta homo

mi estas legAnto = mi estas legAnta homo

mi estas legInto = mi estas legInta homo

1083. Dormanta, sleeping, dormant; kuranta, running, current; militanta, fighting (cp. the Church militant); pendanta, hanging, pendant (cp. also abundant, apparent, clamant, errant, trenchant). Repeat these words with inta, onta, instead of anta, and translate.

1084. ONTA. Gloro forpasonta. En la venonta sernajno. Ŝipo ironta Nederlandon. Vivi de estontaj enspezoj.

1085. Mi vizitis amikon, kies edzino ĵus mortis. Li sidis fumanta antaŭ la pordo de sia domo. Apud li, ĉenita al la muro, estis furioza tigro, laŭtege blekanta, kiu sovaĝe saltegis, kvazaŭ ŝironta lin per la ungegoj (claws). Mia amiko trankvile sidadis ĝuste ekster ĝia atingopovo. “Kial vi tenas tiun sovaĝan beston apud vi?” mi demandis. “Ĝi memorigas min pri la kara edzino” li respondis.

1086. ANTA (see 452). Note the difference between ‑a (quality) and ‑anta (action). Ama letero, amanta patro. Kanta voĉo; kantanta virino.

1087.

Meze de vintro malvarmaKantas ankoraŭ birdeto;Kaj en la nokto malhelaLumas ankoraŭ steleto.Meze de nigra nubaroBrilas ankoraŭ la suno;Blovas la suda ventetoMalgraŭ la griza aŭtuno.Meze de mond’ egoistaBatas la koro amanta;Meze de horo malgajaRidas espero flamanta.

1088. INTA. Pasinta doloro—for el memoro. La falintaj folioj estas brunaj. Estinta amiko estas la plej danĝera malamiko. Ĝi malaperis, kiel neĝo pasintjara. La tempo pasinta neniam revenos. Unue veninta, unue servita. Kvar aferoj ne revenos: vorto parolita, sago forfluginta, okazo ne uzita, tempo pasinta. Uzu tempon estantan; antaŭvidu estontan; memoru estintan. Al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta. Falinta floro ne revenas al la branĉo. (Homo) Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.

1089. Ĉe mortenketo (inquest). Li enlitiĝis tute sana, sed vekiĝis mortinta.

Ĉe leciono pri gramatiko. «Kia tempo estas „Patro ludas bilardon“? Nuna aŭ estonta?» «„Tempo perdita“, panjo diras.»”

Malsaĝa fiŝo el ĝardenlagetoForsaltis teren; kaj—de knabinetoTrovinta ĝin survoje—krio sonis:“Paĉjo! Ho ve! La bela fiŝo dronis!”
Перейти на страницу:

Похожие книги

Структура и смысл: Теория литературы для всех
Структура и смысл: Теория литературы для всех

Игорь Николаевич Сухих (р. 1952) – доктор филологических наук, профессор Санкт-Петербургского университета, писатель, критик. Автор более 500 научных работ по истории русской литературы XIX–XX веков, в том числе монографий «Проблемы поэтики Чехова» (1987, 2007), «Сергей Довлатов: Время, место, судьба» (1996, 2006, 2010), «Книги ХХ века. Русский канон» (2001), «Проза советского века: три судьбы. Бабель. Булгаков. Зощенко» (2012), «Русский канон. Книги ХХ века» (2012), «От… и до…: Этюды о русской словесности» (2015) и др., а также полюбившихся школьникам и учителям учебников по литературе. Книга «Структура и смысл: Теория литературы для всех» стала результатом исследовательского и преподавательского опыта И. Н. Сухих. Ее можно поставить в один ряд с учебными пособиями по введению в литературоведение, но она имеет по крайней мере три существенных отличия. Во-первых, эту книгу интересно читать, а не только учиться по ней; во-вторых, в ней успешно сочетаются теория и практика: в разделе «Иллюстрации» помещены статьи, посвященные частным вопросам литературоведения; а в-третьих, при всей академичности изложения книга адресована самому широкому кругу читателей.В формате pdf А4 сохранен издательский макет, включая именной указатель и предметно-именной указатель.

Игорь Николаевич Сухих

Языкознание, иностранные языки