Читаем Step by Step in Esperanto полностью

Mi kredis, ke vi estas (were) tie (=I said to myself “Li estas tie”). Li trovis, ke li estas (was) libera. Li forgesis, kie li estas (was), ŝajnis al mi, ke li estas (was) prava. Mi supozis, ke mi vidos (should see) vin. Mi esperis, ke vi kantos (would sing). Mi miris, ke vi foriris (had gone).

1058. “Ĉu vi diris al li, ke mi estas idioto?” “Ho, ne! Mi supozis, ke li jam scias tion.”

Ekzamenisto: “Kion vi pensus pri Shakespeare, se li vivus nun?” Kandidato: “Ke li estas la plej maljuna homo sur la tero.”

Oni demandis al servistino, ĉu ŝiaj gemastroj estas riĉaj. “Mi supozas, ke ne,” ŝi respondis “ĉar ili ĉiam ludas kune sur nur unu piano.”

“Aŭskultu, Panjo! Henriko diris hieraŭ, ke mi estas tre bela.” “Kaj ĉu vi volus pasigi la vivon kun viro, kiu komencis mensogi al vi jam nun?”

“Se via infano ploras, kial via edzino ne dormigas ĝin per kantado?” “Ni provis tion. Sed la najbaroj diris, ke ili preferas la ploron de la infano.”

Inter surduloj. “Kien vi iras? Al la kongreso?” “Ne, mi iras al la kongreso.” “Ha! Mi komprenas. Tamen komence mi supozis, ke vi iras al la kongreso!”

“Mi lavis miajn manojn, Panjo. Ĉu mi devas lavi la vizaĝon ankaŭ?” “Kompreneble, karulino. Kial ne?” “Ho, mi demandis al mi, ĉu sufiĉos ĝin pudri, kiel vi vian.”

El eseo. La spionoj (spies), raportante pri la urbo Jeriĥo, diris, ke en la lando fluas lakto kaj mielo. Ili reportis grapolon (bunch) da vinberoj, por tion pruvi.

La Bona Knabino (al frato, kiun oni ĵus punis pro ŝtelo de frukto): “Nu! La kulpo estis via! Ĉu via konscienco ne diris al vi, ke iu povas vin vidi?”

“Ha! Ĉu vi do vivas? Oni diris al mi, ke vi mortis” “Vi estas malsaĝa tion kredi. Mi mem sciis, ke tio estas mensogo, tuj kiam mi ĝin aŭdis.”

Ĉe la pordo de teatro junulo puŝiĝis kontraŭ sinjorinon. “Besto!” ŝi ekkriis. “Pardonu min “li petis ĝentile. “Kaj vi min” respondis la sinjorino. “Mi kredis, ke vi estas mia edzo.”

“Kial la mano de Dobson estas bandaĝita?” “Li malfermis la buŝon de hundo, por eltrovi, kiom da dentoj ĝi havas; kaj la hundo fermis la buŝon, por eltrovi, kiom da fingroj Dobson havas.”

Mi aŭdis de S-ro N, ke vi mortis” “Ne ŝercu! Vi ja vidas, ke mi vivas.” “Mi scias tion. Sed mi devas kredi al S-ro N, ĉar li ĉiam diras la veron; kaj ĉiu scias, ke vi estas mensogulo.”

Ĉe renkonto. “Ha! Kaj ĉu vi vere estas vi? Kiam mi vidis vin de malproksime, mi supozis, ke vi estas via kuzo: kiam vi pli proksimiĝis, mi pensis, ke vi estas vi mem. Sed nun mi klare vidas, ke vi estas via frato.”

1059. Urbano invitis kamparan vizitanton tagmanĝi kun li en restoracio. Dum la manĝo la kamparano konstante sin turnis por rigardi la lokon, kie lia palto pendas. “Via palto estas tute sendanĝera” diris la urbano. “Vidu! Mi ne konstante rigardas al mia palto.” “Ne utilus!” respondis la kamparano. “Vian oni ŝtelis antaŭ dek minutoj.”

1060. Malfrue en la nokto du ebriuloj zigzagis hejmen. Survoje ili disputis, ĉu sur la ĉielo brilas la suno aŭ la luno. Fine ili petis al preterpasanto, ke tiu decidu. Li respondis “Bedaŭrinde mi ne scias, ĉar mi estas fremdulo”. Do ili demandis al alia persono. Sed ankaŭ tiu iom drinkis. “Pri kiu el ili vi parolas?” li demandis.

1061. “Mi sonĝis hieraŭ, ke mi estas en la ĉielo. Tie estis multaj homoj, kaj inter la aliaj mi vidis—Nu, divenu!” “Min?” “Jes. Tiam mi komprenis, ke mi sonĝas.” “Ankaŭ mi havis sonĝon. Mi sonĝis, ke ni du iradas kune al la pordoj de la ĉielo. Ni devis paŝi supren sur granda ŝtuparo, kreton en mano, kaj sur ĉiu ŝtupo skribi krucon pro unu peko farita en la nuna vivo. Mi suprenrampis, ŝtupon post ŝtupo, kaj pene faris krucojn, po unu pro ĉiu peko kiun mi povis memori. Vi rapidis antaŭ mi: krucon post kruco vi skribis, kaj fine perdiĝis el vido. Tamen vi baldaŭ reaperis, returne mal-supreniranta. ‘Mi revenis por plua kreto’ vi diris.”

1062. (a) Translate: Mi legis, ke li (a) mortis, (b) mortas. (c) mortos, (d) mortus, se …

Перейти на страницу:

Похожие книги

Структура и смысл: Теория литературы для всех
Структура и смысл: Теория литературы для всех

Игорь Николаевич Сухих (р. 1952) – доктор филологических наук, профессор Санкт-Петербургского университета, писатель, критик. Автор более 500 научных работ по истории русской литературы XIX–XX веков, в том числе монографий «Проблемы поэтики Чехова» (1987, 2007), «Сергей Довлатов: Время, место, судьба» (1996, 2006, 2010), «Книги ХХ века. Русский канон» (2001), «Проза советского века: три судьбы. Бабель. Булгаков. Зощенко» (2012), «Русский канон. Книги ХХ века» (2012), «От… и до…: Этюды о русской словесности» (2015) и др., а также полюбившихся школьникам и учителям учебников по литературе. Книга «Структура и смысл: Теория литературы для всех» стала результатом исследовательского и преподавательского опыта И. Н. Сухих. Ее можно поставить в один ряд с учебными пособиями по введению в литературоведение, но она имеет по крайней мере три существенных отличия. Во-первых, эту книгу интересно читать, а не только учиться по ней; во-вторых, в ней успешно сочетаются теория и практика: в разделе «Иллюстрации» помещены статьи, посвященные частным вопросам литературоведения; а в-третьих, при всей академичности изложения книга адресована самому широкому кругу читателей.В формате pdf А4 сохранен издательский макет, включая именной указатель и предметно-именной указатель.

Игорь Николаевич Сухих

Языкознание, иностранные языки