Читаем Step by Step in Esperanto полностью

(b) He said that he had long loved her, that he loved her still, and would love her always. He supposed that he was doing you a kindness (komplez). but he was wrong. You promised that you would come to-day. She agreed that she was unhappy, and she wrote me that for a long time she had intended to leave the house, and would certainly do so as soon as possible.

(c) Give other examples of the use of the “logical tense” after demandis (divenis, esperis, forgesis, imagis, konfesis, konsciis, kredis, memoris, pensis, promesis, raportis, sciis, skribis, supozis, ŝajnigis, timis, trovis, vidis), ke.


1063. (a) When an action or state begun in the past still continues at the time of speaking (“present continuance with past inception”) English uses a past tense, but Esperanto a present tense. Mi estas ĉi tie de lundo, I have been here since Monday.

(b) “Ĉu vi de longe estas muta?” “Jes, tutan jaron.”

Via reklamo diras, ke vi bezonas orgeniston kaj muzikinstruiston, aŭ viron aŭ virinon. Ĉar mi estas ambaŭ jam de longe, mi proponas min por la ofico.

Familia paco. “Jam de longe ni estas geedzoj, kaj neniam okazis inter ni malpaco. Se mi estas prava, mia edzo ĉiam cedas (gives way, gives in). “Kaj kiam li estas prava?” “Tio ne povas okazi!”


1064. Some writers always use us after kvazaŭ. It is better, however, to use whatever tense is indicated by the sense of the passage. Vi aspektas, kvazaŭ vi vidis (vidas, vidos, vidus) fantomon; you look as though you had seen (were seeing, were about to see) a ghost; … as though you would see a ghost if…[106]

«La predikata nominativo»

(«Esti» Understood)

1065. We have seen that the accusative n is not used after the verb esti (347b). This applies even when est is understood, though not expressed. (In other words: a “predicative” adjective or noun is in the nominative case.) Cp. Mi trovis la glavon akran (or, akran glavon), I found the sharp sword, with Mi trovis la glavon (esti) akra (=mi trovis, ke la glavo estas akra), I found the sword (to be) sharp. Lasu ŝin trankvila (=lasu ŝin esti trankvila). Mi kredas lin kulpa (=mi kredas, ke li estas kulpa). Ŝi pudris (powdered) la ruĝan vizaĝon blanka (=ke ĝi estu blanka), kaj ŝminkis (grease-painted) la blankajn lipojn ruĝaj (=ke ili estu ruĝaj).

1066. Mi kolorigis la verdan pordon ruga. Ne montru vin idioto. Kial vi juĝas min fripono? Mi opinias lin homo granda. Ĉu mi titolu (call, entitle) lin “Doktoro”? For hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia (mad, rabid). Ju malpli oni scias, des pli certe oni sin kredas prava. Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas. La poto nomas la paton nigra.[107]

1067. La saĝa anaso tenas la buŝon fermita, kiam ĝi flaras ranon.

Irlanda verdikto. Ni trovas la viron kiu ŝtelis la ĉevalinon “Ne kulpa”.

“Do vi opinias min idioto?” “Tute ne! Mi neniam juĝas laŭ la aspekto.”

Irlandano rifuzis dueli. “Ĉu vi do volus,” li diris “ke mi faru lian patrinon orfo?”

Fraŭlino: “Ĉu vi nomus mian voĉon soprano, aŭ kontralto?” Profesoro: “Ne, fraŭlino. Certe ne!”

“Kial vi staras antaŭ la spegulo kun la okuloj fermitaj?” “Por vidi, kia mi aspektas, kiam mi dormas.”

“Mi ne scias, ĉu nomi mian verkon dramo aŭ komedio” “Kiel ĝi finiĝas?” “Per edziĝo.” “Tragedio, do.”

“Kial vi ne trinkas bieron?” “Unu nokton, mi venis hejmen ebria, kaj vidis la edzinon duopa. Neniam plu!”

“Vi malbona knabo! Vi ne rajtas nomi vian onklon azeno. Diru, ke vi tion bedaŭras.” “Mi bedaŭras, ke li estas azeno.”

Junulo petis, ke oni tondu liajn harojn. “Kiel mi tondu ilin?” demandis la barbiro. La junulo respondis “Tondu ilin iom pli longaj.”

“Kiel oni nomas vian patron, etulo?” “Oni nomas lin Paĉjo.” “Sed kio estas lia alia nomo? Kiel nomas lin via patrino?” “Vi idioto!”

Ĉe la dompordo. Najbaro: “Ĉu vi ne povas trovi la truon? Nu! Donu al mi la ŝlosilon.” Drinkulo: “Ne necese! Tamen, vi tenu la domon senmova momente.”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Структура и смысл: Теория литературы для всех
Структура и смысл: Теория литературы для всех

Игорь Николаевич Сухих (р. 1952) – доктор филологических наук, профессор Санкт-Петербургского университета, писатель, критик. Автор более 500 научных работ по истории русской литературы XIX–XX веков, в том числе монографий «Проблемы поэтики Чехова» (1987, 2007), «Сергей Довлатов: Время, место, судьба» (1996, 2006, 2010), «Книги ХХ века. Русский канон» (2001), «Проза советского века: три судьбы. Бабель. Булгаков. Зощенко» (2012), «Русский канон. Книги ХХ века» (2012), «От… и до…: Этюды о русской словесности» (2015) и др., а также полюбившихся школьникам и учителям учебников по литературе. Книга «Структура и смысл: Теория литературы для всех» стала результатом исследовательского и преподавательского опыта И. Н. Сухих. Ее можно поставить в один ряд с учебными пособиями по введению в литературоведение, но она имеет по крайней мере три существенных отличия. Во-первых, эту книгу интересно читать, а не только учиться по ней; во-вторых, в ней успешно сочетаются теория и практика: в разделе «Иллюстрации» помещены статьи, посвященные частным вопросам литературоведения; а в-третьих, при всей академичности изложения книга адресована самому широкому кругу читателей.В формате pdf А4 сохранен издательский макет, включая именной указатель и предметно-именной указатель.

Игорь Николаевич Сухих

Языкознание, иностранные языки