— Saluton, Boriso! Kiel vi fartas?— Bonan vesperon, Andreo! Dankon, mi fartas bone. Kaj vi?— Ankau mi bone, dankon. Ni promenu kune, ^cu? Au vi rapidas?— Ne, mi iras en la bibliotekon. Mi ^jus finlegis tre interesan libron kaj volas preni alian. ^Cu vi estos libera sekvan diman^con?— Mi esperas, ke jes. Sed kial vi demandas? Kion vi proponas?— Bonvolu viziti min diman^ce matene. Mi montros al vi novajn po^stmarkojn, kiujn mi ^jus ricevis el Kanado kaj el Al^gerio.— Ho, bone! Mi certe venos. Nepre! Tamen, mi ankorau telefonos al vi. ^Gis la revido!— Fartu bone! ^Gis!
1. Я послал своему другу марки (po^stmarkoj) Монголии.2. Она сама увидела бы здесь своих подруг.3. Мой друг сам выучил международный язык.4. Я с удовольствием сделал бы это, если бы вы написали об этом раньше.5. Если вы интересуетесь географией, мы могли бы переписываться об этом.6. Они подружились ещё в пятом классе, но потом много лет не виделись.
9.17. Utilas scii fremdajn lingvojn
Kato postkuris muson. La muso sin ka^sis en truon. La kato eksidis apud la truo kaj atendis. Post kelke da minutoj audi^gis hunda bojo. La muso pensis, ke venis hundo kaj forpelis la katon. Tial la muso sentime eliris el la truo. La kato kaptis, forman^gis ^gin kaj diris: «Kiel bone estas, se oni scias almenau unu fremdan lingvon!»
1. En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas.2. Kiam kato promenas, la musoj festenas.3. Komenco bona — laboro duona.4. Lernu juna — vi scios maljuna.5. Ne ^sovu nazon en fremdan vazon.6. Rapidu malrapide.7. Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton.8. Virino scias — tuta mondo scias.9. Vi sekretos al edzino, ^si sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.10. Volus kato fi^sojn, sed akvon ^gi timas.