Читаем Step by Step in Esperanto полностью

444. Every preposition denoting position, e.g., antaŭ, apud, ĉirkaŭ, ekster, en, inter, kontraŭ, post, sub, super, sur, trans, and (rarely) tra, may thus be followed by n to show motion by something or someone to(wards) that position from elsewhere.[48]

After prepositions that contain no idea of position (e.g., de, dum, el, kun, pri, sen, and al itself), the accusative of direction is not used, for it would be meaningless.

445. Li flustras (kie?) en la preĝejo: (kien?) en ŝian orelon. Verŝu (pour) akvon sur la florojn. En la mondon venis nova sento. Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon. El la pato (frying-pan) en la fajron. Al Dio plaĉu, sed sur diablon (devil) ne kraĉu (spit). Ne metu ĉiujn ovojn en unu korbon.

446. Difinoj. Donas: metas objekton en la manon de alia homo. Manĝas: metas bonajn objektojn en la buŝon. Montras: metas antaŭ la okulojn. Skribas: metas vortojn sur paperon. Vidas: la bildoj venas en la kapon.

447. “Marsupialo” estas besto kun poŝo en la stomako, en kiun ĝi eniras, kiam oni ĝin atakas!

Domlaboro. Mastrino: “Ĉu vi balais (sweep) la polvon sub la tapiŝo?” Servistino: “Kompreneble! Mi ĉiam balaas ĝin sub la tapiŝon!”

448. Mi prenis seĝon. Mi metis la seĝon kontraŭ la muron. Ĝi staris kontraŭ la muro. Mi paŝis sur la seĝon. Mi staris sur la seĝo. Mi metis la manon en mian poŝon. Mi serĉis en mia poŝo, kaj eltiris najlojn. Mi elektis grandan najlon, kaj metis la aliajn denove en la poŝon. Mi metis la najlon sur la ĝustan lokon, tenis ĝin sur la ĝusta loko, kaj martelis (hammered) ĝin en la muron. Ĝi restis en la muro. Mi prenis bildon, kaj metis la ŝnuron (cord) de la bildo sur la najlon. La bildo pendis de la najlo. Mi saltis sur la plankon, staris sur la planko, kaj admiris mian laboron.

449. ** Sur la tablo staris taso plena de teo. Sinjorino venis en la ĉambron. Ŝi soifis. Ŝi vidis la teon. Ŝi iris al la tablo, prenis la tason, kaj trinkis la teon. Ŝi metis la malplenan tason sur la tablon, kaj lasis ĝin sur la tablo.

450. ** Mi sidas. Mi stariĝas. Mi iras al la tablo (al la pupitro). Mi prenas libron. Mi malfermas la libron. Mi legas unu paĝon. Mi turnas la paĝon. Mi legas alian paĝon. Mi fermas la libron. Mi metas la libron sur la tablon. Mi iras al mia seĝo. Mi sidiĝas.

Varianto. A: “Stariĝu.” B: “Mi stanĝas.” A (al C): “Kion li faris?” C: “Li stariĝis.”

451. (a) Translate both meanings. Li naĝis (a) antaŭ ni, (b) antaŭ nin. Similarly: ŝi vagis ekster la ĝardeno(n). La lampo brilis en la ĉambro(n). Li kuris inter ili(n). Li rapidis post la armeo(n). La infano rampis sub la sofo(n). La pupo falis sur la planko(n). La viro saltis trans la rivero(n).

(b) Levu (movu, portu, prenu, puŝu) ĝin (1) tie, (2) tien.

(c) Li kuras apud ŝi. Li kuras apud ŝin. I swam across the river to her, for she was across the river.

(d) Translate the two possible meanings of The bird flew among the trees and of The mouse ran under the table.

(e )Write sentences showing the use of en, sub, super, sur, (1) to show place, and (2) to show direction.

(f) Write sentences (1) with a preposition and no accusative (= indirect object); (2) with the accusative and no preposition (= direct object); (3) with a preposition and the accusative of direction (replacing al).

«-anta»

452. (a) The suffix -ANTA = the English adjectival endings -ing, ‑ant. Dormanta infano, a sleeping child (dormant). Kuranta hundo, a running dog (cp. current). Militanta, fighting, militant. Mordanta, biting, mordant. Pendanta, hanging, pendant.

(b) Kiu estas la virino nun kantanta? Rigardu la falantajn foliojn! Esperanto ne estas teoria projekto: ĝi estas la vivanta lingvo de vivanta popolo. Ne ĉio brilanta estas diamanto. Dormantan hundon ne tuŝu. Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj. Koko: vekhorloĝo vivanta, kiu havas grandan familion!

(c) “Ne timu la hundon. Ĉu vi ne scias, ke bojanta hundo ne mordas?” “Jes. Sed ĉu ankaŭ la hundo scias tion?”

«-anto»

Перейти на страницу:

Похожие книги

Структура и смысл: Теория литературы для всех
Структура и смысл: Теория литературы для всех

Игорь Николаевич Сухих (р. 1952) – доктор филологических наук, профессор Санкт-Петербургского университета, писатель, критик. Автор более 500 научных работ по истории русской литературы XIX–XX веков, в том числе монографий «Проблемы поэтики Чехова» (1987, 2007), «Сергей Довлатов: Время, место, судьба» (1996, 2006, 2010), «Книги ХХ века. Русский канон» (2001), «Проза советского века: три судьбы. Бабель. Булгаков. Зощенко» (2012), «Русский канон. Книги ХХ века» (2012), «От… и до…: Этюды о русской словесности» (2015) и др., а также полюбившихся школьникам и учителям учебников по литературе. Книга «Структура и смысл: Теория литературы для всех» стала результатом исследовательского и преподавательского опыта И. Н. Сухих. Ее можно поставить в один ряд с учебными пособиями по введению в литературоведение, но она имеет по крайней мере три существенных отличия. Во-первых, эту книгу интересно читать, а не только учиться по ней; во-вторых, в ней успешно сочетаются теория и практика: в разделе «Иллюстрации» помещены статьи, посвященные частным вопросам литературоведения; а в-третьих, при всей академичности изложения книга адресована самому широкому кругу читателей.В формате pdf А4 сохранен издательский макет, включая именной указатель и предметно-именной указатель.

Игорь Николаевич Сухих

Языкознание, иностранные языки