Читаем Step by Step in Esperanto полностью

1126. A participle with the adverbial ending does the work of an adverb; it expresses some relation (time, cause, manner, etc.) between the action of the participle and that of the main verb in the sentence. Helpante min, vi helpos vin mem, by (in, while, when) helping me, you will help yourself, Helpate de vi, mi bone progresos, when (while, if, as) I am being helped by you, I shall make good progress. In other words, AN ADVERBIAL PARTICIPLE REPLACES AN ADVERBIAL CLAUSE.


vidonte,before seeing, when about to see

vidante,while seeing, when seeing, by seeing, etc.

vidinte,after seeing, having seen, when one has seen

vidote,before being seen, when about to be seen

vidate,while, when one is (being] seen

vidite,after being seen, having been seen, when one has been seen


1127. AN ADVERBIAL PARTICIPLE ALWAYS RELATES TO THE SUBJECT OF THE SENTENCE.

Sidante, mi vidis kurantan knabon,I saw a running boy while I was sitting (mi is the subject). And it is usual to place it at the beginning of the sentence. Separate the adverbial clause from the rest of the sentance by a comma.


Trinkonte (before drinking, when I was about to drink) la vinon, mi malfermis la buŝon.

Trinkante (while drinking, when I was drinking) la vinon, mi ŝmacis per la lipoj.

Trinkinte (after drinking, when I had drunk) la vinon, mi komencis babili.

Trinkote (before it was drunk, when it was about to be drunk), la vino ekbriletis.

Trinkate (while, when, it was being drunk), la vino estis bongusta.

Trinkite (after being drunk, when it had been drunk),la vino dolorigis mi an kapon.


1128. (a) Konstruonte domon, oni kalkulu la koston. Lasonte la hejmon, li kisis la patrinon. Ne havante, ni petas; ricevinte, ni forĵetas. Ne vidinte la fraŭlinon, mi ne volus edziĝi kun ŝi; vidinte ŝin, mi ne povus. Lerninte Esperanton, oni povas pli bone paroli, skribi, kaj kompreni, la propran lingvon. Ne moku riveron, ne atinginte la teron. Ne aŭskultinte, ne kondamnu.

(b) Punote, li forkuris; punate, li kriis; punite, li ploris. Fotografote, ni ridetis nenature. Admonate de la patro, la knabo oscedis. Diablo ŝercon ne komprenas; vokite, li venas. Forpelite de la edzino, li rifuĝis en la klubon.

1129. “Kial la kuracisto portas kaŭĉukajn gantojn?” “Por povi lavi la manojn, ne malsekigante ilin.”

Estas pli bone silenti (eĉ se pro tio oni kredas vin malsaĝulo), ol, malferminte la buŝon, forigi ĉian dubon pri tio.

Pastro (skribonte la daton sur bapto-registro): “Mi pensu: jam la dek-oka, ĉu ne?” Indigna patrino: “Tute ne, sinjoro: nur la kvara.”

Aŭdinte, ke lia nevo fariĝos pastro, Irlandano diris: “Studu bone kaj diligente. Mi esperas vivi, por aŭdi vin fari mian funebran paroladon.”

Mi renkontis vin marde, kiel aranĝite; sed vi ne venis. Tamen, se vi nomos lokon kaj horon, mi nepre vin renkontos tiam, ĉu vi venos, aŭ ne.

Du Skotoj konkursis por eltrovi, kiu el ili povos resti subakve pli longe. La premio estis tripenca monero. Post dek minutoj ambaŭ reaperis el la akvo—droninte.

Demandite pri sia religio, parlamenta kandidato respondis: “Mia patro baptiĝis en la anglikana eklezio, edziĝis en anglikana pregejo, kaj enteriĝis en anglikana tombejo. Kaj mi ankaŭ, tute same.”

La lando estas en terura stato. Ofte ni lasis la hejmon matene, por iri al nia ĉiutaga laboro, kaj vespere, reveninte, trovis niajn domojn bruligitaj, niajn edzinojn vidvaj, kaj niajn infanojn senpatraj.

Multe da mono atendas la homon, kiu inventos frititan (fried) ovon kun kvar malgrandaj flavaĵoj, unu en ĉiu angulo, anstataŭ la nunsistema unusola flavaĵo en la mezo. Nuntempe duono de la ovo malŝpariĝas, lasite sur la telero: la tuta aranĝo estas malmoderna.

Policano: “Kio estas la numero de la aŭtomobilo, kiu superkuris vin?” Profesoro de matematiko: “Tion mi forgesas. Sed en la momento mi rimarkis, ke, multiplikite per 53, la kubradiko de la produto laŭ inversa (inverted, reversed) ordo egalus la sumon de ĝiaj ciferoj.”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Структура и смысл: Теория литературы для всех
Структура и смысл: Теория литературы для всех

Игорь Николаевич Сухих (р. 1952) – доктор филологических наук, профессор Санкт-Петербургского университета, писатель, критик. Автор более 500 научных работ по истории русской литературы XIX–XX веков, в том числе монографий «Проблемы поэтики Чехова» (1987, 2007), «Сергей Довлатов: Время, место, судьба» (1996, 2006, 2010), «Книги ХХ века. Русский канон» (2001), «Проза советского века: три судьбы. Бабель. Булгаков. Зощенко» (2012), «Русский канон. Книги ХХ века» (2012), «От… и до…: Этюды о русской словесности» (2015) и др., а также полюбившихся школьникам и учителям учебников по литературе. Книга «Структура и смысл: Теория литературы для всех» стала результатом исследовательского и преподавательского опыта И. Н. Сухих. Ее можно поставить в один ряд с учебными пособиями по введению в литературоведение, но она имеет по крайней мере три существенных отличия. Во-первых, эту книгу интересно читать, а не только учиться по ней; во-вторых, в ней успешно сочетаются теория и практика: в разделе «Иллюстрации» помещены статьи, посвященные частным вопросам литературоведения; а в-третьих, при всей академичности изложения книга адресована самому широкому кругу читателей.В формате pdf А4 сохранен издательский макет, включая именной указатель и предметно-именной указатель.

Игорь Николаевич Сухих

Языкознание, иностранные языки