helpi
aider | help | helfen | помогать | pomagać.sufikso
suffixe | suffix | Suffix | суффиксъ | przyrostek.§31
Lia kolero longe daŭris. ― Li estas hodiaŭ en kolera humoro. ― Li koleras kaj insultas. ― Li fermis kolere la pordon. ― Lia filo mortis kaj estas nun malviva. ― La korpo estas morta, la animo estas senmorta. ― Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. ― Li parolas, kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable. ― Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. ― Li estas bona parolanto. ― Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. ― Li loĝas ekster la urbo. ― La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. ― Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. ― Kia granda brulo! kio brulas? ― Ligno estas bona brula materialo. ― La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. ― Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. ― La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. ― Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. ― Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. ― Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon. ― En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. ― Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.
humoro
humeur | humor | Laune | расположеніе духа | humor.fermi
fermer | shut | schliessen, zumachen | запирать | zamykać.korpo
corps | body | Körper | тěло | ciało.animo
âme | soul | Seele | душа | dusza.kontrakti
contracter | contract | einen Vertrag abschliessen | заключать договоръ | zawierać umowę.um
suffixe peu employé, et qui reçoit différents sens aisément suggérés par le contexte et la signification de la racine à laquelle il est joint | this syllable has no fixed meaning | Suffix von verschiedener Bedeutung | суффиксъ безъ постояннаго значенія | przyrostek nie mający stlałego znaczenia.◊ (plenumi
accomplir | fulfil, accomplish | erfüllen | исполнять | spełniać.)bruli
brûler (être en feu) | burn (v. n.) | brennen (v. n.) | горěть | palić się.ligno
bois | wood (the substance) | Holz | дерево, дрова | drzewo, drwa.materialo
matière | material | Stoff | матеріялъ | materjał.bastono
bâton | stick | Stock | палка | kij, laska.tegmento
toit | roof | Dach | крыша | dach.funto
livre | pound | Pfund | фунтъ | funt.ist
marque la profession; ex. boto botte ― botisto bottier; maro mer ― maristo marin | person occupied with; e.g. boto boot ― botisto boot-maker; maro sea ― maristo sailor | sich mit etwas beschäftigend; z.B. boto Stiefel ― botisto Schuster; maro Meer ― maristo Seeman | занимающійся; напр. boto сапогъ ― botisto сапожникъ; maro море ― maristo морякъ | zajmujący się; np. boto but ― botisto szewc; maro morze ― maristo marynarz.koloro
couleur | color | Farbe | краска, цвěтъ | kolor.supre
en haut | above, upper | oben | вверху | na górze.telero
assiette | plate | Teller | тарелка | talerz.tero
terre | earth | Erde | земля | ziemia.kesto
caisse, coffre | chest, box | Kiste, Kasten, Lade | ящикъ | skrzynia.lipo
lèvre | lip | Lippe | губа | warga.haro
cheveu | hair | Haar | волосъ | włos.griza
gris | grey | grau | сěрый, сěдой | szary, siwy.vango
joue | check | Wange | щека | policzek.§32
Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn. ― Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. ― Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. ― La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. ― Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. ― Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). ― Mi aĉetis dekon da ovoj. ― Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. ― Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. ― Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. ― Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. ― Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. ― En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. ― „Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.
teatro
theâtre | theatre | Theater | театръ | teatr.maniero
manière, façon | manner | Manier, Weise, Art | способъ, манера | sposób, manjera.okupi
occuper | occupy | einnehmen, beschäftigen | занимать | zajmować.meĥaniko
mécanique | mechanics | Mechanik | механика | mechanika.ĥemio
chimie | chemistry | Chemie | химія | chemia.