kvankam
quoique | although | obgleich | хотя | chociaź.dubi
douter | doubt | zweifeln | сомнěваться | wątpić.estimi
estimer | esteem | schätzen, achten | уважать | szanować.fi
fi donc! | fie! | pfui! | фи, тьфу | fe!.abomeno
abomination | abomination | Abscheu | отвращеніе | odraza.rapida
rapide, vite | quick, rapid | schnell | быстрый | prędki.§27
La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama‹,›[12]
kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo). ― Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono).artikolo
article | article | Artikel | членъ, статья | artykuł, przedimek.tiam
alors | then | dann | тогда | wtedy.objekto
objet | object | Gegenstand | предметъ | przedmiot.tia
tel | such | solcher | такой | taki.kompreni
comprendre | understand | verstehen | понимать | rozumieć.ekzemplo
exemple | example | Beispiel | примěръ | przykład.polo
Polonais | Pole | Pole | Полякъ | Polak.necesa
nécessaire | necessary | nothwendig | необходимый | niezbędny.prepozicio
préposition | preposition | Vorwort | предлогъ | przyimek.vokalo
voyelle | vowel | Vokal | гласная | samogłoska.kunmeti
composer | compound | zusammensetzen | слагать | składać.simpla
simple | simple | einfach | простой | prosty, zwyczajny.ligi
lier | bind, tie | binden | связывать | wiązać.radiko
racine | root | Wurzel | корень | korzeń.soni
sonner, rendre des sons | sound | tönen, lauten | звучать | brzmieć.klara
clair | clear | klar | ясный | jasny.postuli
exiger, requérir | require, claim | fordern | требовать | żądać.gramatiko
grammaire | grammar | Grammatik | грамматика | gramatyka.nacio
nation | nation | Nation | нація, народъ | naród, nacja.diversa
divers | various, diverse | verschieden | различный | różny.ŝipo
navire | ship | Schiff | корабль | okręt.matenmanĝi
déjeuner | breakfast | frühstücken | завтракать | śniadać.aboni
abonner | subscribe | abonniren | подписываться | prenumerować.§28
Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj „ĝardenon”, „tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj „en” kaj „sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t.e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon „n” tute egale‹,›[12]
ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. ― Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). ― Mi restos hodiaŭ dome. ― Jam estas tempo iri domen. ― Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. ― Flanken, sinjoro! ― Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. ― Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. ― Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi ne renkontis lin, nek lian fraton).nominativo
nominatif | nominative | Nominativ | именительный падежъ | pierwszy przypadek.iam
jamais, un jour | at any time, ever | irgend wann | когда-нибудь | kiedyś.akuzativo
accusatif | accusative | Accusativ | винительный падежъ | czwarty przypadek.tie
là-bas, là, y | there | dort | тамъ | tam.dependi
dépendre | depend | abhängen | зависěть | zależeć.kaŭzo
cause | cause | Ursache | причина | przyczyna.esprimi
exprimer | express | ausdrücken | выражать | wyrażać.direkti
diriger | direct | richten | направлять | kierować.celi
viser | aim | zielen | цěлиться | celować.egala
égal | equal | gleich | одинаковый | jednakowy.ia
quelconque | of any kind | irgend welcher | какой-нибудь | jakiś.veturi
aller, partir | journey, travel | fahren | ěхать | jechać.