Читаем Step by Step in Esperanto полностью

Ĉe festeno maljunulo sidis apud juna fraŭlino. “Kial vi aspektas tiel maltrankvila?” ŝi demandis. “Mi timas paralizon, do iufoje mi pinĉas mian kruron, por kontroli, ĉu mi ankoraŭ sanas. Mi ĵus pinĉis min multfoje, sed mi sentis nenion.” “Nu!” respondis la fraŭlino. “La kruro, kiun vi pinĉis dum la lastaj dek minutoj, estas mia.”

1023. ** La horloĝo ĉesis tiktaki. La montriloj ne rondiris. Mi malfermis la vitran kovrilon de la horloĝo. Mi prenis la streĉilon (key) for de ĝia hoko, metis ĝin en la truon de la cifer-plato (dial) (cifero = “la litero de la numero!”[97]), turnis ĝin kelkafoje, kaj streĉis la risorton (spring). Mi remetis la streĉilon sur la hokon, kaj svingis la pendolon per mia fingro. Nun la horloĝo tiktakas denove, la radoj moviĝas, la montriloj rondiras—resume (in short), la horloĝo refoje funkcias. Mi ĝustigas la montrilojn; mi aŭskultas, por kontroli, ke ĉio estas en ordo; kaj mi fermas la kovrilon.

1024. Instead of dufoje, trifoje, twice, thrice, one may say also (more emphatically) du fojojn, tri fojojn, on two (three) separate occasions. Alian fojon; Kelkajn fojojn (kelke da fojoj); Multajn fojojn (Multe da fojoj); Pluan fojon. (Cp. 693, 822, 1020c).

1025. Timulo mortas multajn fojojn antaŭ sia morto. Unu fojo ne estas kutimo. Li tion faris ankoraŭ unu fojon (yet once again). Cook tri fojojn vojaĝis ĉirkaŭ la teron. Sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos. Iru denove, sep fojojn. Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.

1026. Patrino: “Kiom da fojoj mi petis, ke vi ne faru bruon?” Fileto (penseme): “Sep.”

La instruisto rakontis, ke forta naĝisto transnaĝis riveron tri fojojn antaŭ la matenmanĝo. “Nu!” demandis knabo. “Kial li ne transnaĝis kvaran fojon, por retrovi siajn vestojn?”

1027. ** La tero turniĝas unu fojon. Tio faras unu tagon, turniĝas du fojojn … sep fojojn. Tio faras sep tagojn—unu semaj-non. Pasas du, tri, kvar semajnoj: unu monato. Dek du monatoj faras unu jaron. La tero turniĝis 365 fojojn.

«La malsanuleto»

1028. Kuracisto (kun ĉapelo en la mano): “Ĉu la juna paciento estas ĉi tie?”

Patrino: “Jes. Envenu. Mia knabeto estas malsana. La tutan tagon li faladas.”

“Faladas?”

“Senĉese. “Teren?”

“Jes, teren.”

“Strange! Kiomjara li estas?”

“Kvarjara.”

“Nu, je tiu aĝo li ja devus stari kaj promeni facile. Kiel tio komenciĝis?”

“Mi ne scias. Hodiaŭ matene mi lin vekis kaj vestis, kiel kutime. Sed subite li falis”

“Eble tio estis nur stumbleto?”

“Tute ne. Mi levis lin, kaj li falis ree. Tio okazis konstante, almenaŭ ok fojojn.”

“Estas mirinde! Mi vidu lin.”

(Ŝi eliras, kaj revenas, tenante la etulon surbrake.)

K.: “H’m. Li aspektas tute sana. Metu lin sur la piedojn.” (La patrino obeas. La infano falas.) “Denove, mi petas!” (Samo.)

K.: “Eksterordinare!” (Al la etulo) “Diru al mi, amiketo. Ĉu vi sentas ie doloron?”

I.: “Ne, sinjoro”

“Ĉu vi dormis bone? Kaj finis vian kaĉon?”

“Jes, sinjoro.”

“Bonege! (Flustrante alia patrino) Tio estas paralizo!”

P.: “Para …? Ĉielo!” (Ŝi levas la brakojn malespere, kaj la infano falas).

K: “Bedaŭrinde, jes. Liaj kruroj estas tute sensentaj. Rigardu! Mi pinĉos ilin. (Subite) Ha, ha, ha! Kiu parolis pri paralizo?”

“Sed, doktoro, vi mem …”

“Kompreneble, li ne povas stari. Vi metis ambaŭ piedojn en la saman kruringon de la pantalono!”

«-on»

1029. The suffix -ON denotes fraction, division (Cp. portiON, quadroON.)

Kvarono,a quarter, ¼

Tri okonoj,three-eighths,

Dek tri cent-seponoj, 13/107

Dek tricent-seponoj, 10/307

Dekonaĵo,a tithe;duon-igi, ‑iĝi,to halve.Trione ses estas du. Du estas triono de ses.[98]Duonfrato,half-brother.[99]Duongefratoj. Poduone,by halves.Ono,an aliquot part.

1030. Saĝa kapo duonvorton komprenas. Komenco bona, laboro duona. Ĉiu miliono konsistas el milonoj. Kun duona koro oni faras nur duonaĵojn. Kio estas kvin dekonoj de ŝilingo? (1191).

1031. Aksiomo: Aferoj, kiuj estas duonoj de si mem, estas egalaj unu al la alia.

Se briko pezas sep funtojn kaj duonon de briko, kiom pezas briko kaj duono? (1191).

“Ĉu Karlo vere estas mia duonfrato?” “Jes, karulino.” “Nu, kie estas la alia duono ?”

Kiel duonigi la gaskalkulon? Uzi tondilon. — Kio estas du trionoj de tri kvaronoj de 164? (1191).

Перейти на страницу:

Похожие книги

Структура и смысл: Теория литературы для всех
Структура и смысл: Теория литературы для всех

Игорь Николаевич Сухих (р. 1952) – доктор филологических наук, профессор Санкт-Петербургского университета, писатель, критик. Автор более 500 научных работ по истории русской литературы XIX–XX веков, в том числе монографий «Проблемы поэтики Чехова» (1987, 2007), «Сергей Довлатов: Время, место, судьба» (1996, 2006, 2010), «Книги ХХ века. Русский канон» (2001), «Проза советского века: три судьбы. Бабель. Булгаков. Зощенко» (2012), «Русский канон. Книги ХХ века» (2012), «От… и до…: Этюды о русской словесности» (2015) и др., а также полюбившихся школьникам и учителям учебников по литературе. Книга «Структура и смысл: Теория литературы для всех» стала результатом исследовательского и преподавательского опыта И. Н. Сухих. Ее можно поставить в один ряд с учебными пособиями по введению в литературоведение, но она имеет по крайней мере три существенных отличия. Во-первых, эту книгу интересно читать, а не только учиться по ней; во-вторых, в ней успешно сочетаются теория и практика: в разделе «Иллюстрации» помещены статьи, посвященные частным вопросам литературоведения; а в-третьих, при всей академичности изложения книга адресована самому широкому кругу читателей.В формате pdf А4 сохранен издательский макет, включая именной указатель и предметно-именной указатель.

Игорь Николаевич Сухих

Языкознание, иностранные языки