Читаем La Edda полностью

Gefjun fortiris, ĝoja,per ŝvitantaj tirbestojbonegan teron de Gylfi,aldonon al Danujo;portis kvar kapojn la bovojkaj astrojn ok sur la fruntoj,irantaj antaŭ rabaĵo,herbriĉa insulo vasta.

2. Gylfi venas al Azgardo

Reĝo Gylfi estis homo saĝa kaj sperta pri magio. Lin multe mirigis, ke la Aza popolo kapablis ĉion okazigi laŭ sia volo. Li scivolis, ĉu tio fariĝas laŭ ĝia naturo propra, aŭ ĉu tion ebligas la diaj potencoj, kiujn ĝi kultas. Li komencis sian vojaĝon al Azgardo,[11] kaj iris sekret-maniere kaj surprenis la aspekton de maljunulo kaj tiel kaŝis sian identecon. Sed la Azoj estis tiom pli konohavaj, ke ili havis la talenton de antaŭvido, kaj vidis ili lian iron pli frue ol li venis kaj faris al li trompajn vidojn. Sed kiam li eniris la intermurejon, li vidis palacon tiom altan ke li apenaŭ povis vidi ĝian supron. Ĝia tegmento estis kovrita per orumitaj ŝildoj simile kiel tegmento de lignaj platoj Tiel diras Tjodolf de Hvinir,[12] ke Valhalo[13] estis tegita per ŝildoj:

Sub batoj de ŝtonĵetojbatalistoj sagacajsur dorsoj briligistegmentajn kovraĵojnde la halo de Svafnir.[14]

Gylfi vidis homon ĉe la pordejo de la halo, kaj ĵonglis tiu per ponardoj kaj havis sep samtempe en la aero. Tiu parolis la unua kaj demandis pri lia nomo. Li diris, ke li nomiĝas Gangleri[15] kaj ke li venis laŭ erarigaj vojoj kaj serĉas lokon por tranokto kaj demandis, kiu posedas tiun palacon. La homo respondis, ke ĝin posedas ilia reĝo. «Sed gvidi vin mi ja povas, por ke vi lin vidu. Tiam vi mem demandu pri lia nomo», kaj turnis sin tiu homo kaj iris antaŭ li en la palacon, sed li sekvis, kaj fermiĝis tuj la pordo sur liajn kalkanojn. Tie li vidis multajn ĉambrojn kaj multajn homojn, iuj sin okupis je ludoj, aliaj trinkis, iuj tenis armilojn kaj batalis. Tiam li rigardis ĉirkaŭe kaj trovis nekredebla multon, kion li vidis. Tiam li diris[16]:

Ĉiujn pordojnantaŭ ol enirinepras transrigardi;ĉar ne eblas antaŭsciiĉu ne malamikojtie sidas sur benkoj.

Li vidis tri tronojn, unu super la alia, kaj sidis tie tri homoj, unu sur ĉiu el ili. Tiam li demandis pri la nomo de ilia suvereno. Tiu respondis, kiu lin enkondukis, ke tiu sidanta sur la plej malalta trono estas reĝo kaj nomiĝas la Alta, sed tiu tuj pli supre nomiĝas l’ Egale-Alta, sed ke tiu plej supre nomiĝas la Tria.[17] Tiam la Alta demandis la alveninton, ĉu li havas iun plian aferon por fari kaj aldonis, ke li havu manĝon kaj trinkon kiel ĉiuj en la halo de la Alta. Li respondis, ke li deziras eltrovi, ĉu troviĝas tie en la halo iu multescia. La Alta tiam deklaris, ke li eliros sen malutilo nur se li mem pruviĝos pli multescia, —

kaj staru antaŭ nidum vi demandas,tiu sidu, kiu respondas.

3. Pri Ĉio-Patro, plej supera de la dioj

Gangleri komencis tiel sian parolon: «Kiu estas la plej eminenta kaj la plej antikva el ĉiuj dioj?»[18]

La Alta respondis: «Tiu nomiĝas Ĉio-Patro en nia lingvo, sed en Azgardo la antikva li havis dek du nomojn.[19] Unu estas Ĉio-Patro, dua estas Herran aŭ Herjan, tria estas Nikar aŭ Hnikar, kvara estas Nikuz aŭ Hnikud, kvina Fjolnir, sesa Oski, sepa Omi, oka Biflidi aŭ Biflindi, naŭa Svidar, deka Svidrir, dekunua Vidrir, dekdua Jalg aŭ Jalk.»

Tiam demandis Gangleri: «Kie estas tiu dio kaj kian povon li havas, kaj kiujn grandajn farojn li plenumis?»

La Alta diris: «Vivas li por ĉiam kaj regas sian tutan regnon kaj decidas pri ĉiuj aferoj, grandaj kaj malgrandaj.»

Tiam diris l’ Egale-Alta: «Li konstruis la ĉielon kaj la teron kaj la aeron kaj ĉion, kio tie troviĝas.»

Tiam diris la Tria: «Sed la plej granda faro estis tiu, ke li kreis la homon kaj donis al li animon, kiu vivos kaj neniam pereos, kvankam la korpo degeneros ĝis polvo kaj brulos ĝis cindro. Kaj vivos ĉiuj homoj, kiuj estas justaj kaj restos kun li mem en loko nomita Gimle[20] aŭ Vingolf[21], sed malbonaj homoj iros al Hel[22] kaj de tie al Niflhel,[23] malsupren en la naŭan mondon.»

Tiam demandis Gangleri: «Kion li faris antaŭ la kreo de la ĉielo kaj la tero?»

Tiam respondis la Alta: «Tiam li vivis inter la prujno-gigantoj.»[24]

4. Pri Niflheim kaj Muspell

Parolis Gangleri: «Kia estis la origino, kaj kia ĝia komenco, kaj kio estis antaŭe?»

La Alta respondis: «Kiel estas dirite en Voluspa[25]:

Перейти на страницу:

Похожие книги

Мифы и легенды рыцарской эпохи
Мифы и легенды рыцарской эпохи

Увлекательные легенды и баллады Туманного Альбиона в переложении известного писателя Томаса Булфинча – неотъемлемая часть сокровищницы мирового фольклора. Веселые и печальные, фантастичные, а порой и курьезные истории передают уникальность средневековой эпохи, сказочные времена короля Артура и рыцарей Круглого стола: их пиры и турниры, поиски чаши Святого Грааля, возвышенную любовь отважных рыцарей к прекрасным дамам их сердца…Такова, например, романтичная история Тристрама Лионесского и его возлюбленной Изольды или история Леира и его трех дочерей. Приключения отчаянного Робин Гуда и его веселых стрелков, чудеса мага Мерлина и феи Морганы, подвиги короля Ричарда II и битвы самого благородного из английских правителей Эдуарда Черного принца.

Томас Булфинч

Культурология / Мифы. Легенды. Эпос / Образование и наука / Древние книги
Пять поэм
Пять поэм

За последние тридцать лет жизни Низами создал пять больших поэм («Пятерица»), общим объемом около шестидесяти тысяч строк (тридцать тысяч бейтов). В настоящем издании поэмы представлены сокращенными поэтическими переводами с изложением содержания пропущенных глав, снабжены комментариями.«Сокровищница тайн» написана между 1173 и 1180 годом, «Хорсов и Ширин» закончена в 1181 году, «Лейли и Меджнун» — в 1188 году. Эти три поэмы относятся к периодам молодости и зрелости поэта. Жалобы на старость и болезни появляются в поэме «Семь красавиц», завершенной в 1197 году, когда Низами было около шестидесяти лет. В законченной около 1203 года «Искандер-наме» заметны следы торопливости, вызванной, надо думать, предчувствием близкой смерти.Создание такого «поэтического гиганта», как «Пятерица» — поэтический подвиг Низами.Перевод с фарси К. Липскерова, С. Ширвинского, П. Антокольского, В. Державина.Вступительная статья и примечания А. Бертельса.Иллюстрации: Султан Мухаммеда, Ага Мирека, Мирза Али, Мир Сеид Али, Мир Мусаввира и Музаффар Али.

Низами Гянджеви , Гянджеви Низами

Древневосточная литература / Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги
Древний Египет и Месопотамия
Древний Египет и Месопотамия

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данном томе читатели смогут ознакомиться с мифологией одной из древнейших культур мировой цивилизации — Древнего Египта, а также с легендами и мифами Месопотамии.Комментарии: И. Рак, А. Немировский.Художник И. Е. Сайко.

Людмила Станиславовна Ильинская , Иван Вадимович Рак , Александр Иосифович Немировский

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги